Saluton, Renato: > Efektive tiuj sonoj estas malsame esprimitaj en > malsamaj lingvoj. Se vi diras "cxuf-cxuf" en la > itala c'iuj komprenas, ke temas pri vagonaro.
Vilhelmo: > - Shajnas ke temas ne pri vagonaro, sed pri vaporlokomotivo (elektraj kaj > dizelaj lokomotivoj - kaj sekve la tuta vagonaro- faras tute alian bruon). > En la germana, oni diras chuk chuk chuk por la bruo de vaporlokomotivo. Fakte la sono "ĉu-ĉu" estas la sama kaj en la itala ĉuf ĉuf kaj en la germana ĉuk-ĉuk. La franca esperanta verkisto Beaucaire, finfine, uzis "ĉu-ĉu" (por krei la nomo de la vapor-lokomotiveto). Renato: > > > En Esperanto oni devus longe esplori antau' ol veni al interkonsento. [...] > >- Konsentite, > > Ni bezonas junan kaj energian homon, kiu volus gvidi tiun enketo. Mi opinias ke estas sufiĉe nur kolekti la konatajn (aŭ plej uzatajn) bru-imitajn vortojn, sen zorgo pri "interkonsento" kaj "universaleco". Konsiderante la kulturdevenan malsamecon en la "esperantigo" de la bruoj, la ĉefa celo estas klarigi al iu ajn leganto de iu ajn esperanta verkaĵo la signifon de "tiu" legita bruo, ĉu ne? Do, jen la listo en embria stato. Bonvolu aldoni "viajn" bruojn. [N.B. Estas nepre necesaj la bruoj de tuso kaj terno.] El vortaroj *********** > voĉa (sed ne-parola) komunikado: < he hm! hej! ba hum ha, aha, aj, haj, ho, oho, oj, hoj, hu, huj > Aliaj bruoj el vortaro: < ron-ron el ronroni klak el klaki klik el kliki tik-tak el tiktaki haf, bak, tak zum el zumi krak el kraki (aŭ el krako) kraŝ el kraŝi ŝmac el ŝmaci suĉ el suĉi lek el leki ŝpruc el ŝpruci snuf el snufi vaŭ, baŭ kaj boj (la lasta el boji) miaŭ el miaŭi maĉ el maĉi "pep' pep'" (pepado) el pepi plaŭ(d) el plaŭdi furz el furzi Ekzemploj el verkaĵoj... ***************************** El "Fabeloj de la verda pigo": pego morsis lian alvenon - tak tak, formikoj procesie krablis al sia fora konservejo - paŝ paŝ, ranetoj vete plonĝis en brilan marĉon - plaŭ plaŭ, eleganta kolubro zigzage ĉasis frenezetan muson - ŝŝ ŝŝ, kaŝita kukolo spitis Aleksandron: serĉu min - kuku kuku. La hu-u-u de lia sonĝo estis ululo de strigo. - Karaj infanoj, ne timu. Bone aŭskultu miajn konsilojn. Jen tio, kion vi faru. Sed, ŝs! tio restu sekreta ĝis merkredo. De sur la platano mi subite vidis s-ron Akrokul elkuri el la lernejo, svingante penikon kaj ridaĉante kiel frenezulo: - Ha ha! la verda puno! Ha ha! la verda puno! Baldaŭ lia apuda paŝado vekis la lokomotiveton, kiu malfermis unu okulon kaj suspiris: "Ŝŝŝ!" [...] "Ĉuĉu estas mia nomo." - Ĉuĉu! Ĉuĉu! Kie vi estas? Li aŭdis nur malproksiman korŝiran adiaŭon: tut-tut, kaj nenion plu. __________________________________ Samideane via :) Antonio Codazzi
