Saluton, samideanoj! Cxu iu el listanoj estas interesita pri la liberaj amaskomunikiloj (temas pri IndyMedia.org) kaj pri ilia esperantigado? Gxis nun ekzistas (laux miaj konoj) nur du esperantigitaj centroj de liberaj amaskomunikiloj: Barcelona kaj Brazila. Versxajne baldaux Bjelarusa Indimedio aperos.
Indymedio estas tre esperantigebla cxar gxi evoluas sur bazo de Liberaj Programoj . Tre facile esperantigi programon, per kiu oni publikigas artikolojn... kaj poste estos facile traduki nur plej gravajn novajxojn en Esperanto. Tiuj aferoj povus: 1) Plibonigi informadon de monda socio pri lokaj aferoj. 2) Plibonigi valoro de Esperanto kiel utila kaj facila lingvo por politika kunagado. 3) Enporti ideon de liberaj programoj kaj FSF en konscio de esperantistoj. Estus bone se lokaj aktivuloj de e-movadoj skribu al lokaj aktivuloj de IndyMedia.org kaj interkonsentu pri kunlaboro. Poste necesos nur aldoni tradukajxon de kerno al TTT-ejo kaj fari tradukojn de la plej gravaj novajxoj. Cxu iu interesanta pri tiuj aferoj? PS: Pardonu min se mia mesagxo estis malutila. -- Gxis revido! Amike, Anton Vasiljev. -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

