duncan skribis: > sxajne aux estas neniuj problemoj kun la jxusa `iesperanto'-pakajxo, aux > neniu uzis gxin. cxiukaze, cxu estas pluaj sugestoj por indaj > esperanto-programoj enpakajxigindaj? mi ankoraux ne estas oficiala > debianigisto, sed almenaux mi ne scias la bazajn sciojn por krei > pakajxojn, kaj pretas provi fari pluajn.
indas esplori pri la ekzistantaj programoj por unikodo, latina 3 kaj tiparoj. volframo jam sukcesis uzi unikodan trutipan tiparon sub linukso. mi ne scias, ^cu la rezulto de tia esplorado estus nova pako a^u nur aldonoj al HOWTO-Esperanto. ^ciuokaze estus tre utile. cetere, ankora^u ne ekzistas debian-pako de la unikoda redaktilo yudit, mi pensas, do jen utila afero, e^c se ne nur esperanta. alia afero estas internaciigo de eraromesa^goj, ktp. ekzistas GNU-a projekto pri tio, al kiu sergio jam kontribuis. (vidu en http://www.rano.demon.co.uk/gnu/) ^cu tiu projekto estas rilatigebla al debian? mi kopias ^ci tion al volframo kaj sergio, esperante instigi ilin al kunlaboro! cetere, tiuj homoj ne hezitu ali^gi al debian-esperanto, se ili ne jam ali^gis; ne estas tro da trafiko. ho jes, alia afero estus esplori, ^cu la konata cimo en netscape rilate unikodon ekzistas anka^u en la plej nova fontprogramo de mozilla. se jes, oni korektu. mi pensas, ke bertilo wennergren povas detale priskribi la cimon. iu japana esperantisto jam sukcesis traduki la fontprogramon de netscape, sub linukso, do jen ebla kunlaboranto. eble mi kopiu anka^u al debian-esperanto ... edmundo

