>>>>> "Edmundo" == Edmund GRIMLEY EVANS <[EMAIL PROTECTED]> skribis: ... Edmundo> indas esplori pri la ekzistantaj programoj por unikodo, Edmundo> latina 3 kaj tiparoj. volframo jam sukcesis uzi unikodan Edmundo> trutipan tiparon sub linukso. mi ne scias, ^cu la rezulto Edmundo> de tia esplorado estus nova pako a^u nur aldonoj al Edmundo> HOWTO-Esperanto. ^ciuokaze estus tre utile.
Mi instalis la redaktilon yudit, kaj por instali ĝin, mi ankaŭ instalis FreeType. Tio ebligis al mi vidi per mia Sun Unikodajn tekstojn kun la Majkrosoftaj TTF (WGL4 kaj pli), kiujn mi simple kopiis el Vindozo. Yudit ankaŭ ebligas printi unikodaĵojn (ĉi tion mi ne testis). Krome, Yudit celas internaciigon per gettext, sed mi pri tio fiaskis (eble mi fuŝe instalis gettext?). Cetere la ebloj de Yudit estas tre malgrandaj: oni povas tajpi kaj serĉi. Sed la surekranigo de TTF estas tre bela. Bedaŭrinde mi ne havis tempon esplori, ĉu estas aliaj produktoj kapablaj uzi TTF per FreeType (mi havas Solaris 2.5). ... Edmundo> ho jes, alia afero estus esplori, ^cu la konata cimo en Edmundo> netscape rilate unikodon ekzistas anka^u en la plej nova Edmundo> fontprogramo de mozilla. se jes, oni korektu. mi pensas, ke Edmundo> bertilo wennergren povas detale priskribi la cimon. iu Edmundo> japana esperantisto jam sukcesis traduki la fontprogramon Edmundo> de netscape, sub linukso, do jen ebla kunlaboranto. Jes, tio estus tre grava. Mi mem skribis en s.c.e. ke dezirindus profiti la okazon, kiun Netscape donas al ni per disponigo de la fontoj. -- Sergio.

