[EMAIL PROTECTED]: > Restas la demando, kiel mi akiru trutajpajn tiparojn por xfstt.
pri kiu xfstt vi parolas? laux www.freetype.org estas almenaux du TrueType tiparserviloj por X11, kun sama nomo krom uskleco. unu bazigxas sur la freetype biblioteko dum ke al alia estas plena verkajxo de unu homo -- suficxe pinta atingo sed ne plene kongruanta kun norma TrueType lauxdire (la normo estas mallegebla). > ^Cu iu povas doni precizan respondon? (Notu, ke mi scias pri vindozaj > tiparoj e^c malpli ol pri uniksaj tiparoj, do la respondo "el Vindozo" > apena^u helpus.) preskaux cxiuj utilaj TrueType tiparoj bonaj por ekranoj estas elsxuteblaj senkoste de www.microsoft.com ie kaj normale havas la esperantajn signojn. demando estas, cxu oni povas afisxi la unikodajn signojn pere de X11? mi kredas ke estas iu etendajxo por X11 por tio, uzante UTF-8 kie oni atendas normalajn cxenojn aux io tia, sed cxu gxi bone parolas al la tiparservilo? alia ebla afero por fari, estus instrui al la tiparservilo afisxi 8-bitajxojn laux latin-3 -- tio estas, kiam la tiparservilo ricevas peton por la litero 'cx' laux la latin-3 numero, gxi sendu la 'cx' el la unikoda tiparo. -- [EMAIL PROTECTED]

