Kun iom da help de Franck ARNAUD mi sukcesis akiri trutajpajn tiparojn de www.microsoft.com. Mi sekvis la ligojn en http://www.microsoft.com/typography/fontpack/default.htm por preni la dosierojn por Vindozo 3, kiuj nomi^gas: ariblk.exe comic.exe corfonts.exe georgia.exe impact.exe mtcom.exe trebuc.exe verdana.exe webdings.exe
Tiuj dosieroj estas kamuflitaj zip-dosieroj, kiujn oni povas malpaki per unzip. Tiel mi akiris 30 dosierojn *.ttf. Metinte tiujn *.ttf-dosierojn en /usr/share/fonts/truetype, kie xfstt (Debian-pako) konsultas ilin, mi unuafoje sukcesis vidi ĉ kaj ű sur mia ekrano (la unuan per xfd kaj la duan per yudit). Volframo skribis, kial li preferas xfsft (kiu ankora^u ne ekzistas por Debian la^u mia scio) pli ol xfstt: > Mi preferas ghin precipe pro tio, char ghi servas la kodpaghon > de la tiparo lau bezono. Do per sama tiparo vi povas servi > ISO-8859-1 ... -15 kaj ISO-10646-1. Mi pensas, ke eblas ekzemple: xfstt --encoding iso8859-1,iso8859-3 & Kaj se tio ne funkcius, oni povus eble lan^ci du ekzemplerojn: xfstt --port 7101 & xfstt --port 7102 --encoding iso8859-3 & xset fp+ unix/:7101 xset fp+ unix/:7102 Tamen mi ne provis tion. Edmundo

