^Sajne oni povas instali 512-signan konzolan tiparon kaj tabelon por traduki de Unikodo. (Mi legis pri tio en la fontprogramo de setfont; la manpa^go ne mencias.)
^Cu iu scias, ^cu tiaj ebloj estas parto de pli-malpli universala EGA/VGA-normo, do uzeblaj senhezite en instaldisketo? Kaj ^cu iu scias kiel uzi Unikodon a^u 512-signan tiparon el C kaj tra la biblioteko newt? Respondu al mi private, se jes. (Kaj, se iu estas tre helpema: trovu la kernan a^u bibliotekan aferon, kiu realigas la ekranajn aferojn menciitajn en la komenco de /usr/include/linux/kd.h.) Edmundo

