Cxu iu povas doni superrigardon de kiel ekuzi unikodon sub (Debian) Linux, por la esperantaj literoj?
Eble ekzistas jam iu Unicode-HOWTO, aux ni povus eki Esperanto-HOWTO ? Kiel oni ekas HOWTOojn ? Sxajnas de la jxusa diskutado pri CapsLock ke eblas kaj montri kaj tajpi ilin en la konzolo. Cxu samtempe kun iso-latin-1 ? Mi, ekzemple, bezonas ankaux tajpi kaj montri la danajn literojn �,� kaj �. Cxu eblas sub X ? ================= - Cxu la X-servilo kapablas uzi unikodan tiparon? - Kiel ekhavi unikodajn tiparojn por X? - Cxu Netscape 4.5 kapablas uzi ilin - Cxu Xterm ? Mi auxdis ke ne... - Cxu eblas difini la klavojn por la unikodaj esperantaj literoj sub X? Cxu la dosieraoj subtenas unokodon? Cxu eblas nomi dosieroj per esperantaj literoj? -- Jacob Nordfalk, Danio Telefono +45 26206512

