Karaj kolegoj,
 
En traduka tasko mi trovas aron da terminoj, kiuj konistas el pluraj anglaj vortoj skribitaj sen spacetoj. La komencigxo de nova vorto montrigxas per majusklo.
Mi tradukis samstile (ofte ecx ne necesas, cxar kunmeta vorto estas laux la reguloj de nia lingvo).
Sed la sama 'unuvorta' termino poste revenas mallongigita.
Mi rimarkis, ke la mallongigoj enhavas maksimume 10 literojn.
Mi montras kelkjan ekzemplojn:
 
PurchasedAt --> AcxetitaCxe  (sen spaceto, sed ja majuskle, cxar 2 apartaj vortoj)
 
ArrivalTime  --> Alventempo  (kompreneble sen spaceto, cxar tauxga kunmeta vorto)
ArrivlTime  --> ??  ("Alventempo" tauxgus, cxar tio ne enhavas pli ol 10 literojn)
 
ProductDescription  --> Produktpriskribo
ProdDescr  --> Prodpriskr  (La originala mallongigo enhavas 9 literojn, do <10, la 'tradukita mallongigo' enhavas 10 literojn, do en ordo. Cxu "ProdPriskr" cxi-kaze estas pli tauxga?)
 
Cxu mi rajtas supozi, ke cx nombros nur 1 literon post transkribo al unikoda formato?
 
Cxu aliaj amikoj spertis similajn tradukendajxojn?
 
Amike salutas
Leo
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 7.0.323 / Virus Database: 267.8.0/27 - Release Date: 23/06/2005

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to