Saluton, kamaradoj/kunlaborantoj.

Pri "nomoj" post procentosigno, ekzemple %PRODUCTNAME %PRODUCTVERSION Spreadsheet, Tim skribis "Mi pensas ... ke tiuj estas iaj etikedoj, kiuj estas anstatauxigitaj dum la kompilado de la programoj. Il do ne estas tradukendaj; kontrauxe fakte, ni nepre lasu ilin precize tiel, kiel oni trovas ilin."

EBLE la "mallongigoj", ekz. "PurchasedAt", "ProdDesc" (kun majuskloj enmeze, faritaj el kunmetitaj vortoj) ANKAUX estas etikedoj? Tiun skribmanieron oni ofte uzas en programoj Jxavaj kaj c++-aj. [Anglalingve oni nomas tiun skribmanieron "CamelCase", cxar la "dorso" de la vorto havas gxibojn.] Do indas kontroli en kiu kunteksto/uzado vortoj tiaj aperas.

Simile, pri "vortoj kun tildeo"; en logika esperimo la tildo povas signifi "ne/mal", do ~hot = cold. Se la tradukota esprimo ja temas pri etikedoj en la kunteksto la interna funkicado de programo, eble tiun ankaux oni ne tusxu.

Mi havas nenian scion cxi tiuj teorioj kaj pravas en la kunteksto de Open Office, sed konsilas ke indas kontroli, antaux ol elspezi la laboron traduki ilin.

- Vilcxjo

----- Original Message -----
Sent: Monday, June 27, 2005 2:15 PM
Subject: [eo-dev] Mallongigoj

Karaj kolegoj,
 
En traduka tasko mi trovas aron da terminoj, kiuj konistas el pluraj anglaj vortoj skribitaj sen spacetoj. La komencigxo de nova vorto montrigxas per majusklo.
Mi tradukis samstile (ofte ecx ne necesas, cxar kunmeta vorto estas laux la reguloj de nia lingvo).
Sed la sama 'unuvorta' termino poste revenas mallongigita.
Mi rimarkis, ke la mallongigoj enhavas maksimume 10 literojn.
Mi montras kelkjan ekzemplojn:
 
PurchasedAt --> AcxetitaCxe  (sen spaceto, sed ja majuskle, cxar 2 apartaj vortoj)
 
ArrivalTime  --> Alventempo  (kompreneble sen spaceto, cxar tauxga kunmeta vorto)
ArrivlTime  --> ??  ("Alventempo" tauxgus, cxar tio ne enhavas pli ol 10 literojn)
 
ProductDescription  --> Produktpriskribo
ProdDescr  --> Prodpriskr  (La originala mallongigo enhavas 9 literojn, do <10, la 'tradukita mallongigo' enhavas 10 literojn, do en ordo. Cxu "ProdPriskr" cxi-kaze estas pli tauxga?)
 
Cxu mi rajtas supozi, ke cx nombros nur 1 literon post transkribo al unikoda formato?
 
Cxu aliaj amikoj spertis similajn tradukendajxojn?
 
Amike salutas
Leo


No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 7.0.323 / Virus Database: 267.8.0/27 - Release Date: 23/06/2005


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to