Saluton!

Mi estas Marcos Cramer el Germanio (loĝanta en Britio). Mi estas nova kunlaboranto por la tradukado de OO al Eo. Mi estas la estro de la interreta komisio de la Germana Esperanto-Junularo, kaj pro tio jam havas iom da sperto pri uzado de Esperanto por priparoli komputikajn aferojn.

Tim jam sendis al mi dosierujon kun provlegendaj dosieroj, kiujn mi provlegas nun.

Mi aliĝis al la grupo [email protected], pensante ke temas pri ĉi tiu grupo. Se ne estas la sama, bv. klarigi al mi, kiel mi povas aliĝi ĉi tie.

Amike,
Marcos.


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to