Mi sukcese instalis la ĵus aperintan OpenOffice.org 2 en mian Linuksan komputilon (Kubuntu). Ĉio funkcias bone, krom la Esperanta literumkontrolado. Ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis pri tio. Ankoraŭ mi sukcesas aldoni Esperanton nur sub masko de alia lingvo (ekz. la Itala). Se mi provas instali Esperantan literumokontroladon kiel Esperantan, ĝi ja aperas en la listo de lingvoj, sed la vortaro mem ne estas aktiva (ĝi eĉ ne videblas).
Eble tiu temo ne apartenas al tiu ĉi listo, sed mi tamen aŭdacas demandi ĉi tie, ĉar verŝajne ĉi tie la homoj scias plej bone pri la afero. Aŭ eble io estas malĝusta pri mia instalo. Mi devis uzi neoficialajn paketojn. OpenOffice mem provizas nur RPM-paketojn (sen multe da klarigoj, kiel uzi ilin), dum en Kubuntu uziĝas DEB-paketoj. Mi tamen trovis neoficialajn tiajn paketojn ĉe "http://people.ubuntu.com/~doko/OOo2/". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
