Ĉu vi jam legis la gvidojn en mia antaŭa mesaĝo? Ĉu vere? Do, vi
rajtas plu legi. :o)
Jen la ligilo por povi eklabori ĉe Launchpad:
https://launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/
+pots/ooo-writer
Se tio ne funkcias ĉar ĝi estas tranĉita sur du linioj, provu tion:
http://tinyurl.com/glfaq
Sur tiu paĝo, musklaku la vorton "Esperanto" en la listo de lingvoj,
kaj oni donos al vi dek tradukotajn (fakte eble tradukitajn) frazojn.
Supre kaj dekstre, apud la vorto "Show", vi povas elekti ĉu vi volas
vidi ĉiun frazon; nur netradukitaĵojn; nur tiujn, kiuj bezonas
provlegadon; aŭ nur tradukitaĵojn.
Se vi havas demandojn, ne hezitu sendi ilin al tiu ĉi dissendlisto.
Se vi dubas pri io, sendube ankaŭ aliaj ie pridubas, do publika
diskuto alte valoras.
Bonan laboron al ĉiuj!
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]