Saluton al ĉiuj.

La laboro, kiun faris nia skipo, nun loĝas ĉe LaunchPad.net, kaj ĉiu helpema kompetentulo nun povas helpi kun la traduko rekte per LaunchPad.net.

Ĉi malsupre troviĝas kelkajn helpajn liniojn por gvidi vian laboron, ne speciale ordigita. Bonvolu atente legi ilin antaŭ ol eklabori.


==== HELPO POR TRADUKI OPENOFFICE.ORG PER LAUNCHPAD.NET ====

(1) Uzu la x-sistemon. Ne unikodon, ne h-ojn, ne w-ojn -- nur x-ojn. Ili ĉiuj estos ŝanĝitaj al belaj, unikodaj ĉapelitaj literoj kiam ni finos, sed dum la laboro, estas pli facile kaj malpli danĝere uzi x-ojn. Ne forgesu aldoni x-on post *ĉiu* ĉapelota litero, inkluzive u-oj: skribu "antaux", ne "antau".

(2) Multaj tradukaĵoj aktuale havas hokmarkon apud la teksto "Someone should review this translation". Tiukaze, bonvolu legi la tekston, perfektigi ĝin, kaj forigi la hokmarkon.

(3) La interfaco estas nur en la angla. Tuj kiam ĝi iĝos tradukebla, ni ankaŭ ektradukos tion, sed aktuale tio ne eblas. Tamen, por kompetente traduki esperanten el la angla, vi devus sufiĉe kompreni por uzi la sistemon senprobleme.

(4) Se la angla tradukotaĵo havas du liniojn tiajn:

     _: sw/sdi/swslots.src#FN_AUTO_CORRECT.sfxslotinfo.text↵
     AutoCorrect

vi traduku ĝin tiel:

     _: sw/sdi/swslots.src#FN_AUTO_CORRECT.sfxslotinfo.text↵
     Auxtomate Korekti

t.e. vi kopiu la unuan linion, kiu komencas per la du signoj _: kaj vi traduku nur la tekston, kiu sekvas.

(5) En Launchpad, oni uzas '↵' (signo, kiu vidiĝas sur la enen klavo) por montri kie troviĝas linisaltojn. Simile, ili uzas '•' (grasa punkto) por montri spacetojn, kiujn oni riskas preteratenti. Oni metu spaceton en la sama loko en la traduko.

(6) GRAVA PUNKTO: se vi ne certas pri iu traduko, estas preferinde enmeti nenion ol simple diveni kaj esperi. Aktuale, oni ankoraŭ ne rajtas aldoni komentojn en Launchpad, do oni ne povas indiki, ke la skribaĵo estas necerta. Jes, ekzistas la hokmarkon "Someone should review this translation", sed la tempo bezonata por kontroli kaj korekti tian tradukon estas pli malpli sama kiel tio bezonata por simple traduki ĝin entute. Se vi ne certas, do, vi ŝparu vian tempon, kaj traduku alian frazon pri kio vi ja certas.

(7) Ne forgesu ĉiam konsulti la Terminaro de la projekto, elŝutebla ĉi tie:

(8) Se la tradukenda angla frazo enhavas la signon '~', vi povas forlasi ĝin el via traduko. Temas pri fulmklavo ("keyboard shortcut key"), sed ili estos aŭtomate ĝeneritaj poste. Tio ne estas tasko por tradukantoj.

==== DUMTEMPA FINO DE LA HELPTEKSTO ====

Mi sendube tuj pripensos aliajn aferojn por aldoni al tiu ĉi listo, do la helperojn 9an, 10an kaj pliajn baldaŭ sekvos.

Bonan re-eklaboron al ĉiu!


Tim

Reply via email to