Tim: > On 18 Mar 2006, at 10:26, Bertilo Wennergren wrote:
> > Mi tre esperas, ke oni ne faris ian decidon uzi "paragrafo" por > > ordinaraj alineoj. Chu? > Nu... hmm... ĉu oni iam pridiskutis kaj konscie faris decidon uzi > "paragrafo"n? Pri tio, vi estos sendube rekuraĝigita -- ne, tion ni > ne faris. Ni simple ekuzis la vorton, verŝajne ne sciante, ke ĝi > estis falsa amiko. (Ĉu denove malkuraĝigita?!) Mi tamen plene fidas > vian juĝon pri tio, vi estante multe pli sperta esperantisto ol mi. Nu, eble... Ĉiuokaze estas tute klare, ke "alineo" estas la normala vorto, dum "paragrafo" estas numerita (aŭ simile). > Dankon, do, pro la atentigo. Mi vere esperas, ke ne estas multe da > tiaj eraroj, sed mi kredas, ke ne. Mi tuj faros serĉon-anstataŭigon > en la tuta dosiero. Tre bone. Sed ne malkuraĝiĝu. Entute la farita kaj farata laboro estas tre tre altkvalita. Eraroj ĉiam neeviteble aperas, precipe en tiel ĉi komplika kaj malfacila tradukotasko, sed oni ilin iom post iom forigas. Tute normala afero. Parolante pri alineoj mi havas alian demandon, nome pri tiuj strangaj novlini-simboloj (↵), kiuj aperas ie kaj tie, kaj kiujn oni - se mi bone komprenis - ne mem uzu en la tradukoj (oni nur faru novan linion): Ĉu estos granda fuŝo, se oni tamen ja uzas ilin? Mi demandas, ĉar mi jam tradukis plurajn tiajn frazojn konservante tiun simbolon. Mi simple kopiis la originalon, kaj anstataŭigis la lastan tradukendan parton sen forigi tiun simbolon. Ĉu mi bezonas korekti tion, aŭ ĉu la inkluzivado de tiuj simboloj ne gravas? -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
