On 18 Mar 2006, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:
Tre bone. Sed ne malkuraĝiĝu. Entute la farita kaj farata laboro
estas
tre tre altkvalita. Eraroj ĉiam neeviteble aperas, precipe en tiel
ĉi
komplika kaj malfacila tradukotasko, sed oni ilin iom post iom
forigas. Tute normala afero.
Dankon pro la aprobon kaj la kuraĝigon. :o)
Parolante pri alineoj mi havas alian demandon, nome pri tiuj strangaj
novlini-simboloj (↵), kiuj aperas ie kaj tie, kaj kiujn oni - se mi
bone komprenis - ne mem uzu en la tradukoj (oni nur faru novan
linion).
Mi ĝentile citas la kvinan konsilon el mia hieraŭa mesaĝo:
(5) En Launchpad, oni uzas '↵' (signo, kiu vidiĝas sur la enen
klavo) por montri kie troviĝas linisaltojn. Simile, ili uzas
'•' (grasa punkto) por montri spacetojn, kiujn oni riskas
preteratenti. Oni metu spaceton en la sama loko en la traduko.
Releginte ĝin, mi rimarkas, ke mi ne precize diris, ke oni forigu la
simbolon kaj anstataŭigu ĝin per linisalton, sed tion oni faru. Ĝi
estas nur markilo por videbligi linisalton.
Vi tamen konsciigas min pri eraro mia, kiun ni ambaŭ faris:
Mi demandas, ĉar mi
jam tradukis plurajn tiajn frazojn konservante tiun simbolon. Mi
simple kopiis la originalon
Mi faris precize same, sed NI NE DEVUS. Ni devus forigi la
simbolon. :o( Do, onte, memoru pri tio, sed ne okupiĝu pri la jam
faritaj kazoj, ĉar estas pluraj ankaŭ faritaj de mi. Mi faros same
kiel mi ĵus faris por la "paragrafoj".
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]