Saluton al ĉiuj.

Kiel mi skribis antaŭ kelkaj tagoj, estas (bedaŭrinde!) ne nur la dosiero ooo-writer, kiun ni devas traduki. Ĝi ne estas la plej eta, sed ĝi ankaŭ ne estas la plej granda.

Mi nun kunfandis nian ĝisnunan laboron kun la sekvaj dosieroj:

Estas ankaŭ la teruraĵo, kiu estas la helpinformaro:

Mi proponas, tamen, ke ni lasu la helpon por posta prilaborado. Certe estus utile havi ĝin esperantigitan, sed ĝi neniel utilas sen esperantlingva programo, ĉu ne? Kaj por tio, ni bezonas la unuajn dosierojn ĉi suprajn.

Bonan daŭrigon al ĉiuj, do.  :o)


Tim

Reply via email to