Dankon pro la penso, sed la pensado ankoraŭ ne haltu.  ;o)

Mi devintus klarigi, do pardonu min. "Media Player" estas programo kiel RealPlayer, QuickTime aŭ Windows Media Player. Oni ja povas uzi ĝin por aŭskulti muzikon el KD-oj aŭ spekti filmon el DVD-oj, sed la lumdiskoj mem ne estas kernaj aferoj. La muziko aŭ la filmo povus esti sur malmola disko, aŭ rekte el interreto (la t.n. "elsendfluo", aŭ "streaming" en la angla).

Ni do serĉas nomon por programo, kiu ebligas vidigon de fotoj, aŭskulton de muziko kaj spektadon de filmoj, pere de komputilo.


Tim


On 26 Mar 2006, at 20:58, Leo De Cooman wrote:

Mi trovis por "media" la tradukon "amaskomunikiloj". Sed mi dubas, cxu tio tauxgus Mi supozas ke tiu "media player" estas la legilo por KDj kaj DVDj. Se tiujn (kaj la venontajn 'bluradiajn' kaj ceterajn) ni rajtus nomi "lumdiskoj" ni eble povus proponi "lumdiskilo"n au "lumdisklegilo"n. Alie ni eble povus nomi tiajn diskojn "laserdiskoj"n kaj la "player" laserdisklegilo aux laserdiskilo ... ec "ingo" anstataux "ilo" au "legilo"?
Estas nur penso, kian Tim petis.
Leo

----- Oorspronkelijk bericht ----- Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: "Dev Skipo" <[email protected]>
Verzonden: zondag 26 maart 2006 18:29
Onderwerp: [eo-dev] Tradukdemando: "Media Player"


Kiel ni esperantigu "media player"? Viajn pensojn mi petas.


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006



--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to