Tim:

> Mi devintus klarigi, do pardonu min. "Media Player" estas programo
> kiel RealPlayer, QuickTime aŭ Windows Media Player. Oni ja povas uzi
> ĝin por aŭskulti muzikon el KD-oj aŭ spekti filmon el DVD-oj, sed
> la lumdiskoj mem ne estas kernaj aferoj. La muziko aŭ la filmo povus
> esti sur malmola disko, aŭ rekte el interreto (la t.n. "elsendfluo",
> aŭ "streaming" en la angla).

> Ni do serĉas nomon por programo, kiu ebligas vidigon de fotoj,
> aŭskulton de muziko kaj spektadon de filmoj, pere de komputilo.

Tikla afero.

Principe la nomo estu "Sona, filma kaj bilda ludigilo", kio tamen
estas terure longaĉa, kaj krome misas, ĉar oni ne ludigas bildojn, sed
nur sonon. Sed aliflanke tiu sama miso ĉeestas jam en "Media Player"!

Nun mi ekpensis pri la verbo "spekti". Ĝi laŭ PIV2005 signifas "atenti
per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata". Do, eblus paroli pri
"spektilo". Apenaŭ necesas precizigi, kion oni povas spekti, ĉar per
"Media Player" eblas spekti ĉion ajn vidan aŭ sonan aŭ ambaŭ. Do,
simple "Spektilo"!

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to