Saluton al ĉiuj.

Se vi venos al la rendevuo, aŭ eĉ se ne, mi petas ke vi kontribuu al la programo, se eblas.

Ĉe http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo vidiĝas la aktuala stato de la aranĝoj. Ne hezitu aldoni pliajn diskutindaĵojn al la vikia paĝo. Se vi iom kompetentas pri iu programero, aldonu vian nomon apud ĝi, eĉ se jam estas iu alia nomo; estus bone scii pri la kompetentoj de la skipanoj.

Se vi ne memfidas pri kiel modifi la retpaĝon, simple sendu la informojn al mi, kaj mi ĝisdatigos la paĝon.

Ĝis baldaŭ!


Tim


Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to