Saluton,

hodiaŭ mi iom provlegis la traduklaboron. Jen miaj komentoj. Bv. komenti :-)

Yves

- "certificate" tradukiĝas kiel "atestilo", sed "license" kiel
"licenckontrakto". Ĉu "permesilo" ne estas pli taŭga traduko? (mi uzis
"permesilon" por la tradukado de la permesiloj de Creative Commons al
Esperanto). Mi proponas "permesilon" kaj "programaran permesilon" kiel
tradukoj por "license agreement" kaj "software license agreement"

- mi retrovas en la diversaj dosieroj kaj "uzulo"-n kaj "uzanto"-n. Ekzemple
en xmlsecurity\source\component.po aperas "Mozilla-uzanto" kaj en aliaj
lokoj "uzulo". Persone mi ne favoras uzi la vorton "uzulo". "-ul" normale
estas por adjektivaj radikoj aŭ por substantivaj vort(kunmet)oj kiuj ankaŭ
karakterizas, ekz. "unuokululo". "Uz/i" estas verba radiko, kio implicas ke
"uzanto" estu uzata. Ĉu?

- en \wizards\source\template.po aperas "Tema elekto" kiel traduko por
"Theme Selection". Ĉu tio devus esti "Elekto de etoso"? (mi ne certas pri
tiu traduko, kvankam KompLeks konsilas "etoso"-n)

- ĉu en \wizards\source\schedule.po kaj \wizards\source\importwizard.po (kaj
verŝajne en aliaj lokoj) la traduko de "Back" ne estu "Reen" anstataŭ
"Retro"?

Reply via email to