-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 8 May 2007, at 12:03, Bertilo Wennergren wrote:

Mi same opinias, ke "uzanto" estas pli normaleca vorto, kaj mi mem
ĝin preferas. Sed mi tamen aldonu, ke grava avantaĝo de "uzulo" estas
la senproblema kreo de la formo "uzula" ("uzulaj datumoj" k.s.). Io
tia ne eblas por "uzanto", ĉar "uzanta" neniel signifas "de uzanto".

Mi ne pensis pri tio, sed mi konsentas -- ni ekuzu la vorton "uzanto", kaj ni devos ŝanĝi "uzulaj datumoj" k.s. al "datumoj de uzanto".

Mi faros tion.

Estas aparte pli grave, dum tiuj tempoj kiam mi faras samtempajn ŝanĝojn en multaj dosieroj, ke vi ofte faru `svn update`. Faru tion antaŭ ol eklabori, por esti certa ke vi vidos ĉiujn ŝanĝojn de aliaj skipanoj.

En mia traduko de WordPress, mi unue uzis "stilo" anstataŭ "temo"
por la Angla "theme". Sed poste mi estis devigita tamen ŝanĝi al
"temo", ĉar montriĝis, ke ialoke en la Angla teksto aperas ankaŭ
"style" sed por io tute alia ol "theme". Tiaj konsideroj povas iafoje
estas tre gravaj.

Sen pli bona alternativo, do, ni konservu "Temo"n, sed mi ankoraŭ tute pretas ŝanĝi tion se iu iam havos pli bonan proponon.

"Retro" ĉiuokaze ne estas vorto, sed prefikso. "Retroe(n)" eblas,
se ne simpla "Retro". Sed "Reen" estas la plej normala esprimo.

Ni uzu "Reen", do. Ankaŭ tion mi ŝanĝos.


Tim


-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQF4V4qQfaYPSZYwRAomwAKCBBwzcUu6iTaGl8brl9P8IftbxkACeLGiD
YL2u8lTEip9x2sLcWjcsS9o=
=7oJK
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to