-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 8 May 2007, at 12:02, Joop Eggen wrote:

Mi iam renkontis "Esperantigo de OpenOffice.org 2.0" de iu (Tim?), kaj diligente kopiis tion. (Fakte la POT-defaŭlto estas PACKAGE VERSION.)

De Bertilo, mi kredas (sed eble mi simple forgesis!).

La skripteto 'cxie-sxangxi' igas min nostalgia pri la tempo kiam _mi_ kapablis skribi ion tian sentime.

Por havigi al ni tiujn kvar aŭ kvin liniojn mi pasigis tiom da horoj legante manlibrojn pri msgfilter, sed, awk, k.a. Sed mi ja fieras pri la rezulto. :o)

La minuskligo nur povas okazi duonaŭtomate, aŭ tute permane, sed estas laŭ mi eble la plej beliga faktoro (krom la fina ĉapeligo).

Mi konsentas, ke estas pli bele sen la senutilaj majuskloj, sed mi konsentas, ke estus malsaĝe aŭtomate forigi ĉiun majusklon, eĉ laŭ iom kompleksa algoritmo. Tio bedaŭrinde bezonas homan superrigardon, do dankon pro tio, kion vi faras, Joop.


Tim




-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQGF/4qQfaYPSZYwRAkRzAJsH+aybKy6xor/53aZk10oJwSpFPgCffnHT
VUmIb1Rbkm9OVQnfge4Vv54=
=XAB6
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to