-ing [angle] = -ante [E-o]
> Mi fakte ŝatas la formon kun "-ant-", sed eble nur pro ĝia simileco
> al la angla, por montri aktualecon kaj daŭron:
> -- [The system is in the middle of] deleting the files
> -- [La sistemo estas aktuale] foriganta la dosierojn
> Sed mi pretas akcepti, ke "-ado" same montras daŭr(ad!)on, kaj eble
> estas pli ofta formo en Esperanto, ĉu ne?
> Tim
Ĝenerale la angla eble tre abunde uzas -ing - rilate al aliaj lingvoj (fr:
-ant, nl/de: -end), sed en la adverba senco -ante estas tute akceptebla:
verbbazita, pli preciza, pli distinga. Ekzemple -ation/-ement ankaŭ ofte
tradukiĝas kiel -ado: compilation = tradukado, configuration = konfigur(ad)o,
management = administrado.
Mi tamen komprenas, ke en la rusa, la manko de subjekto aspektas stranga, kaj
-ante estas prefere uzata nur por kromfrazoj. (Mi ne povas juĝi tion ne
scipovante la lingvon.)
Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen Sie´s
mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail