Saluton.

Jen du novaĵetoj. Unue, 'pofilter'. Ĝi estas parto de la "translate- toolkit", kaj ĝi (ege harfendeme!) kontrolas tradukojn en .po- dosieroj. Ĝi atentigas pri problemoj kiel malsamaj spacoj aŭ malsama interpunkcio ĉe la fino de frazo, kaj multaj aliaj eraretoj, kiuj kune povas sufiĉe multe malbonigi la finitan produkton.

Kaj due, por helpi nin scii la aktuala stato de ĉiu dosiero, mi aldonis kelkajn liniojn al la ĉapo de ĉiu dosiero, tiel:
# INFORMOJ PRI TIU CXI DOSIERO
# Cxu fintradukita? -- JES
# Cxu kontrollegita? -- ??
# Cxu kontrolita per pofilter? -- NE

Se vi iun dosieron fintradukas, kontrollegas aŭ kontrolas per pofilter, bonvolu ĝisdatigi la informojn en ties ĉapo. (Vi eble bezonos tekstoredaktilon por tio; mi ne certas, ke poEdit kaj KBabel ebligas tion).

Sed kun tiuj informoj, ni povas trovi nekontrollegitaj dosieroj, ekzemple per:
  ~$ find . -name "*.po" -exec grep -Hi 'kontrollegita? -- ??' {} \;

Ankaŭ estas utile komenti je SVN-enmeto, sed ne estas tuj facile fari tian serĉon nur per tiuj komentoj. (Nun estas pli ol 250 enmetoj al la deponejo).

Do, se vi certas, ke vi provlegis tutan dosieron, ŝanĝu ĝian ĉapon por montri tion. Vi povus aldoni vian nomo apud "JES", ekz:

# INFORMOJ PRI TIU CXI DOSIERO
# Cxu fintradukita? -- JES
# Cxu kontrollegita? -- JES (Tim Morley, 2007-05-15)
# Cxu kontrolita per pofilter? -- NE

Dankon al ĉiuj aktivuloj, kaj bonan daŭrigon!


Tim

Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to