> "OOo forigas la dosierojn" por kompletigi la frazeton.
Probable neniu ŝatas tion. Sed mi ĝojis pri ties mencio, ĉar konsciigis min, ke 
la vera problemo ankaŭ tuŝas la iritan mankon de subjekto. Jen filozofiaĵo.

En la lingvaĵo de homkomputila interago, ekzistas volata manko de subjekto, 
kiel aliloke en "Pluvas". Konsideru la menuoj ("Kopii", kies eldiro estas ĉu de 
la komputilo, ĉu al la komputilo; vidu la -i/-u diskuton; la komputilo kiel 
organa etendaĵo de nia menso: mi kopias ion, ĉar la programo kopias ion).



---

31 poentoj - Forigado de dosieroj
29 poentoj - Forigas dosierojn
40 poentoj - Forigante dosierojn (ne ŝajnas esti subtenata de iu alia ol mi)

La formo "forigas" povus ankaŭ estis spruĉa konsileto kiu priskribas la efikon 
de menuero "Forigi". Tio tamen nur estas plursenca al la tradukanto.
Mi sentus inklinon al "Nun forigas dosierojn" aŭ eĉ al tiu teruraĵo 
"Forigantas". "Mi forigas ..." forfalas, ĉar laŭ mi subjekto ne estas volata.

Laŭ mi "forigante" estas la plej klara priskribo de la situacio.






       __________________________________ Yahoo! Clever - Der einfachste Weg, 
Fragen zu stellen und Wissenswertes mit Anderen zu teilen. www.yahoo.de/clever

Reply via email to