-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
On 18 May 2007, at 14:48, Joop Eggen wrote:
31 poentoj - Forigado de dosieroj
29 poentoj - Forigas dosierojn
40 poentoj - Forigante dosierojn (ne ŝajnas esti subtenata de iu
alia ol mi)
Kiel vi nombris tiujn 'poentojn'? Kion ili reprezentas?
Mi sentus inklinon al "Nun forigas dosierojn" aŭ eĉ al tiu
teruraĵo "Forigantas".
Tio estas bona -- la simpla verbformo ("forigas"), kiel konsilita de
Bertilo, sed kune kun "nun" por indiki la aktualecon, kiel dezirata
de mi.
Mi konsentas, ke ni evitu "-antas".
"Mi forigas ..." forfalas, ĉar laŭ mi subjekto ne estas volata.
Konsentite.
Laŭ mi "forigante" estas la plej klara priskribo de la situacio.
Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento:
"Forigante la katon, mi stariĝis." Mi kredas, ke ĝi malfacile staras
sole por indiki ĉefan agon de iu frazo.
Tim
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)
iD8DBQFGTcpn4qQfaYPSZYwRAs5mAKDkM2f6zb2ybHSvWeidkRZ+HyEylwCeNjtv
va5V2olb2xCsMCKUgZ+RRkQ=
=cEhy
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]