De: Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>
> Kiel vi nombris tiujn 'poentojn'? Kion ili reprezentas?
Klopodo pli ekzakte esprimi mian preferon, rare tio ja estas 100%-a.
>> Laŭ mi "forigante" estas la plej klara priskribo de la situacio.
> Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento:
> "Forigante la katon, mi stariĝis." Mi kredas, ke ĝi malfacile staras
> sole por indiki ĉefan agon de iu frazo.
Gramatike adjektivo rilatas al substantivo, adverbo al verbo. Kaj adverbo povas
reprezenti prepozician esprimon ("dimanĉe"). - Mmm, ne vere argumento.
[la programo estas] foriganta dosierojn
forigante dosierojn [la programo rulas / mi rigardas el la fenestro]
[la programo estas okupata] forigante dosierojn
Mia ununura argumento: "forigante dosierojn" estas pli memstara (kiel
kromfrazo).
Mi tamen povas bone akcepti "foriganta"
__________________________________ Yahoo! Clever: Stellen Sie Fragen und
finden Sie Antworten. Teilen Sie Ihr Wissen. www.yahoo.de/clever