Tim Morley:

+msgstr "\\<ahelp hid=\\\".uno:PickList\\\"\\>Enhavas komandojn aplikeblaj en la tuta dokumento.\\</ahelp\\>"

Jen demando pri Esperanto mem. Mi ne certas ĉu la vorto "aplikeblaj" devus havi "-n" aŭ ne. Mi pensas, ke jes, sed ne certas. Konsilojn mi bonvenigus!

Nepre kun N.

Se la senco de "Xo Xa" estas "Xo, _kiu_ estas Xa", tiam la A-vorto
akordu kun la O-vorto kaj laŭ J-finaĵo, kaj laŭ N-finaĵo. Tiam
temas pri ordinara rekta priskribo, kiu nur "hazarde" situas post
la O-vorto. Ĝi povus same bone sidi antaŭ la O-vorto. (En tiu ĉi
okazo ni metis ĝin post la O-vorto, ĉar al la A-vorto apartenas
la longa frazparto "en la tuta dokumento". Multaj Slavoj emas
skribi "Enhavas aplikeblajn en la tuta dokumento komandojn" -
peze sed gramatike tute ĝuste.)

Sed se la senco ne estas "Xo, kiu estas Xa", tiam la A-vorto
ne akordu laŭ N-finaĵo. Ekz.:

  Mi igis la komandojn aplikeblaj al la tuta dokumento.

Tie la senco estas pli-malpli "...komandojn, ke ili estu
aplikeblaj...", do kun "ke" anstataŭ "kiu".

Pliaj klarigoj en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/perverba/objekto.html

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to