(1) jes, vindozan (3) mi aldonis Mi provos pretigi por la renkontiĝo detalan raporton pri la momenta testversio de OOo.org.
Yves 2007/6/21, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:
Saluton al ĉiuj. Venas la tempo priparoli kelkajn detalojn pri nia renkontiĝo. Jen kelkaj demandoj por komenci: (1) Ĉu vi intencas kunporti komputilon por labori ĉe mi? Faru tion se vi povas, ĉar vi sendube pli efike laboros per via propra maŝino, sed mi povas provizi vin per komputiloj laŭbezone. (Mi aktuale eĉ povas proponi vindozan, linuksan aŭ makintoŝan maŝinon!) (2) Aranĝoj por alveni/foriri -- se mi ne eraras, Joop venos aŭte, kaj dormos en hotelo kun sia edzino; li venos ĉe mi sabate kaj dimanĉe; Yves alvenos ĵaŭde vespere per aviadilo, foriros dimanĉvespere, kaj dormos ĉe mi; kaj vi, Vilĉjo? (3) Kion precize ni faru? Jen bona demando. :o) Ĉar ni nun havas uzeblan testversion, dank' al Pavel Janík, mi kredas, ke ni povos pasigi multe da tempo testante ĝin, trovante problemajn tradukaĵojn, kaj korektante ilin. Mi imagas, ke dum iu trovas problemojn, iu alia korektos; unu faru liston, kaj la alia forstreku korektitajn problemojn. Mi petas, ke vi rerigardu la renkontiĝan vikipaĝon<http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo>, kaj informu nin ĉu la proponitaj temoj utilos/interesos al vi aŭ ne. Ne hezitu diri ne-ojn! -- eblas, ekzemple, ke ĉiu ĉeestonto jam scias ĉion pri (ekz.) kiel uzi SVN, do ne plu utilus, ke mi parolos pri tio. (Kun aliaj ĉeestuntoj, eble tio pli utilintus). Kaj se vi volas aldoni aliajn temojn al la listo, ne hezitu redakti la paĝon. Do, jen komenca mesaĝo pri la renkontiĝo -- mi atendas pliajn. :o) Ĝis baldaŭ. Tim
