Saluton, mi rekomencis la provlegadon, kolektante pridiskutindajxojn por la baldauxa arangxo en Cambridge. La listo kreskas ;-)
Du aferoj iom urgxetas por la provlegado: Ne-tradukado de markoj? Cxu iam vi decidis uzi "Windows, Mozilla" ktp anstataux "Vindozo, Mozilo" k.s.? MySQL-datumbazo versus datumbazo MySQL En (ekzemple) la dosiero OOo\dbaccess\source\ui\dlg.po oni miksas " por konekti al MySQL-datumbazo" kaj "konekton al datumbazo MySQL". Mi sxatus unuecigi al formato "MySQL-datumbazo" (kun streketo), do - Nomo de la datumbazo Oracle --> Nomo de la Oracle-datumbazo - Agordi konekton al datumbazo MySQL uzante JDBC --> Agordi konekton al MySQL-datumbazo uzante JDBC Cxu vi konsentas? Amike, Yves
