Saluton, membroj de la projekto OOo:Eo.

Mi skribas por anonci la disponeblecon de *frua*, *portesta* versio de OpenOffice.org en la internacia lingvo. Tio *ne* estas publika anonco de oficiale elŝutebla versio, do mi petas, ke vi ankoraŭ NE vaste skribu kaj informu pri tiu *testversio*.

Mi volas aldoni denove, ke temas pri *testo*! Vi ne vorĵetu la tuton post kvinminuta foliumo de tiu *test*versio pro iu malglataĵo. Se vi volas helpi pri polurado de la aplikaĵo, daŭrigu vian legadon. Se vi preferas atendi la oficialan eldonon (post nur kelkaj semajnoj nun), vi atendu venontan mesaĝon.

============================

Do, por la eventualaj testontoj, mi petas, ke vi elŝutu kaj instalu la plej lastan testversion, kaj serĉu eventualajn problemetojn en la esperantigo, ĉu tajperaroj, ĉu malfacile kompreneblaj frazoj, ĉu nekoheraĵoj, ktp.

La testversioj troviĝas ĉe:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/
En tiu dosierujo, vi elektu la lastan el la serio SRC680_m200, SRC680_m210, SRC680_m220, SRC680_m221... (aktuale la lasta estas SRC680_m225). En tiu dosierujo vi trovos "Build 1" kaj eventuale "Build 2" ktp., kaj vi elektu la plej lastan. Kaj en tiu dosierujo vi trovos elŝutaĵojn por multaj lingvoj, kaj vi serĉu tiun kun "eo" en la nomo.

Post la instalado, kiam vi trovas problemeton, plej utile estas krei cimraporton pri ĝi. Raportu pri *unu* problemo en *unu* cimraporton, por ke ni povu marki ilin "solvitaj" tuj kiam ĉiu problemo estos solvita. Jen la adreso por krei novan raporton:
http://www.openoffice.org/issues/enter_bug.cgi?component=eo
Skribu en Esperanto aŭ en la angla, laŭ via plaĉo.

Se *vere* vi spertas malfacilaĵon pri la cimraportoj, vi povus eventuale sendi mesaĝon la tiu ĉi listo pri la problemo, sed tiel estas multe malpli facile sekvi la diversajn samtempajn diskutojn kaj memori ĉu iu problemo estas solvita aŭ ne.

Antaŭdankon pro via helpo, kaj mi antaŭĝuas esti superŝutita de cimraportojn!


Tim



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to