Tim Morley:

Mi skribas por anonci la disponeblecon de *frua*, *portesta* versio de OpenOffice.org en la internacia lingvo. Tio *ne* estas publika anonco de oficiale elŝutebla versio, do mi petas, ke vi ankoraŭ NE vaste skribu kaj informu pri tiu *testversio*.

Mi ĵus sukcese instalis en mian Kubuntuan Linukson tiun portestan version. Tio funkciis senprobleme.

Ĝenerale ĉio ŝajnas en ordo. La tuta programo nun ŝajnas esti en Esperanto. Sed plu estas iksoj. Mi tamen supozas, ke tiel estas laŭplane.

Mi ĵus kreis kelkajn cimoraportojn pri lingvaj malglataĵoj.

Mi tre ĝojas pri la progreso!

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to