La fulmoklavoj Ktrl+S/O/F estas same lingvosendependaj kiel Ktrl+C/X/V/Z. La
menuklavoj ("substrekitaj" menuliteroj) estas lingvodependaj. Tiuj menuklavoj
cxe ni estas auxtomate farataj (ni ellasis la marksignon ~: "~File" igxis
"Dosiero").
Do neniu problemo. Oni ecx povus argumenti ke lingvosendependaj fulmoklavoj
(malgraux anglalingva influo) provizas kodigan normon trans lingvoj kaj aliaj
aplikajxoj. La unuaj Makintosxaj kodoj X, C, V, Z ja havis vere neuxtralaj
kromnocioj: trancxilo, rulkopimasxino, enmeta kojna marko, visxado.
----- Ursprüngliche Mail ----
Von: Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>
An: [email protected]
Gesendet: Freitag, den 17. August 2007, 05:24:11 Uhr
Betreff: Re: [eo-dev] Ek al la testado!
Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne:
La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find).
Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj
je la dekstra flanko de diversaj menuoj.
Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en
alilingvaj versioj de OOo?
La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por
File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt
D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj
opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo.
Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER
WELTENBUMMLER! www.yahoo.de/clever