Joop Eggen:

Do ni venas al interkonsento traduki la klavojn...

Almenaŭ ŝajnas, ke ni ĝenerale emas al tradukado de tiuj
klavaj nomoj/indikoj.

Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Alt = Alt

Jes.

AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
    Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
    1. Cxu aperas en OO?

Min ĉiam mirigis tiu stranga "AltGr" (aŭ "Alt Gr").
La klarigo "alt green" ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon "alternate graphic" (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke "Gr" rilatas al "graphic"). Mi pensas, ke
"alternate graphic" estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe "AltGr" = "alternativa grafikaĵo".
Oni devas kompreni "grafikaĵo" kiel "signobildo". Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.

Backspace = Retropasxo

Jes.

Ctrl = Stir

Jes.

Del = Forigi

Jes. (Parenteze mi ankoraŭ daŭre hezitas inter "Forigi" kaj "Forviŝi", kiam mi tradukas...)

End (vd. Home) = Fine

Ĉu ne "Fino"?

Esc = Esk

Jes.

Enter = Enigi

Jes. (Aŭ "Enigo"?)

Home (vd. End) = Poz1 (kiel germanlingve),  Komence

La Komputada Leksikono donas "Hejma klavo".
"Komenco" (aŭ eble "Komence") tamen spontane pli plaĉas al mi.

Ins = Enmeti

Jes.

PgDn = PInfr / PSub
PgUp = PSupr

"PInfr" ne estas akceptebla. Sed "PSub" apud "PSupr" eble
ne estas tre konvena solvo.

La Komputada Leksikono donas "PĝSub" kaj "PĝSup", kiuj
estas eĉ pli interkonfuzeblaj. Cetere jen la koncerna
paĝo en KL:

  http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/KLAVAROJ.html#Klavaroj

Jen el tiu paĝo:

NOMOJ DE SAGOKLAVOJ

ANGLE  ESPERANTAJ VORTOSIMBOLO KAJ LEGADO
Left   Liven    liven, maldekstren
Right  Dren     dekstren
Up     Supren   supren
Down   Suben    suben, malsupren
Home   Hejmen   hejmen
End    Finen    finen, al la fino
PgUp   PĝSup    paĝe supren; paĝosupren, al la paĝosupro
PgDn   PĝSub    paĝe suben; paĝosuben, al la paĝosubo

NOMOJ DE REĜIMKLAVOJ

ANGLE     E-A NOMO   ESPERANTA LEGADO, KLARIGO
Alt       Alt        alternativa registrumo
BackSpace Retropaŝo  kp «Dren» (Nomoj de sagoklavoj)
Break     Bremso     halt[et]iga klavo
CapsLock  Ĉef        fiksiĝema ĉeflitera registrumo
Ctrl      Stir       stira registrumo
Delete    Forviŝu    tutan linion, ekranon — aŭ signejon
Del       Viŝ        viŝu (unu signejon)
Enter     En         enen-klavo, ĉaretreveniga klavo
Esc       Esk        eskapa klavo
Ins(ert)  Dis(ŝovu)  baskulŝaltilo de disŝovreĝimo
NumLock   Nombra     fiksiĝema nombra registrumo
Shift     Supra      supra registrumo, kp «Ĉef»
Tab       Tab        tabo, taba klavo

Shift = Maj

Jes.

Tab = Tab

Jes.

Aŭ ĉu ni aliĝu al la proponoj de KL?
Eble kun kelkaj esceptoj...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to