Joop Eggen:

Mi ne certas, kaj eble eraras, sed eble estas nun jena situacio

Title = titolo
Subtitle = subtitolo
Heading = titolo
Heading 1 = ...
Heading 2 = ...

Laŭ mi nun la duobla nomo "titolo" kaŭzas ke unu alinestilo perdiĝas.
Ĉu iu povas memstare kontroli tion?

Mi ĵus testis. Vi pravas. Detruiĝas la stilo "Heading", aŭ pli
ekzakte "Überschrift", ĉar mi uzis Germanan OOo por fari la
teston.

Mi kreis dokumenton en Germana OOo, en kiu mi uzis kaj la
stilon "Titel" (= "Title") kaj la stilon "Überschrift" (= "Heading"), donante al ambaŭ stiloj klare rekoneblajn fonkolorojn ruĝan kaj verdan respektive.

Poste mi malfermis tiun dokumenton per mia Esperanta OOo (en alia komputilo). En ambaŭ loko en tiu testodokumento uziĝis tiam la stilo
"Titolo" (= "Title"/"Titel"). Ambaŭ lokoj ricevis la saman fonkoloron.
Fuŝ'!

Tiuokaze mi proponas
Title = ĉeftitolo

La afero nepre riparendas. La propono "Ĉeftitolo" ŝajnas tute
bona. La Franca lingvo havas similan problemon. Ŝajnas, ke oni
solvis tion per "Titre principal" por "Title", kaj "Titre" por "Heading". Do, ni povas fari same: "Ĉeftitolo" kaj "Titolo".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to