On 19 Sep 2007, at 05:52, Bertilo Wennergren wrote:

Tiuokaze mi proponas
Title = ĉeftitolo

La afero nepre riparendas.

La problemo nun estas trovi la ĝustan lokon por fari tiun ŝanĝon. :-\

Nu, mi provos fari "etikeditan" version de la aplikaĵaro, t.e. versio kun unika referenco apud ĉiu tradukero. Tio estas ege malbela -- preskaŭ neuzebla por reala laboro -- sed tre utila por korekti erarojn.

[...pasis tempo...]

Mi ĵus verkis skripton por fari la etikedadon, etikedis la dosieraron, kompilis ĝin al .sdf-dosiero, kaj alŝutis tion por esti uzata dum la kompilado de la venonta testversio. :o) Tio versio baziĝas sur la revizio 573 de nia svn-deponejo.

Vi serĉu la novan testversion ĉe ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/ OpenOffice.org/devel/680/. Ĝi verŝajne nomiĝos "SRC680_m230".


Tim





Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to