On 20 Sep 2007, at 14:18, Yves Nevelsteen wrote:
Ĉu ni ankaŭ por Esperanto devas zorgi pri [locale data]? Ĉu tio ne gravas por, ekzemple, la literumada kontrolilo? (aŭ ĉu Esperanto jam estas "defaultdocument language?)
Ni jam atentis pri tio antaŭ kelkaj jaroj, sed mi ne certas pri la aktuala stato de la afero. Se vi ŝatus prienketi, tio estus nepre bonvena...
Jen kelkaj aliaj demandoj kiujn mi havas pri la baldaŭa unua oficiala eldonoen Esperanto: - ĉu la instalilo estos en Esperanto?
Ĝi jam estas en Esperanto, ĉu ne?
- ĉu defaŭlte estos literumada kontrolilo en OOo.org?
Mi supozas, ke jes, sed ŝatus havi volontulon por okupiĝi pri tiu aspekto de la projekto, ĉar mi preskaŭ nenion scias pri ĝi. Ĉu eble vi?
- ĉu la skriptoj de Bertilo por konverti x-ajn tekstojn al Unikodo (kaj reen) estos aldonitaj al la defaŭlta instalado?
Ili estus tre utilaj, certe. Mi starigos la demandon en konvena diskutlisto.
Tim
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part
