Saluton, mi vidis ke OOo.org 2.3 en la angla estas disponebla ekde ĉi-lundo.
En la eldonaj notoj mi rimarkis Locale data for Occitan_France (oc_FR) was added. The locale is now available as a default document language and selectable for number formats. (aperas por multaj lingvoj, vidu http://development.openoffice.org/releases/2.3.0.html) Ĉu ni ankaŭ por Esperanto devas zorgi pri tio? Ĉu tio ne gravas por, ekzemple, la literumada kontrolilo? (aŭ ĉu Esperanto jam estas "default document language?) Jen kelkaj aliaj demandoj kiujn mi havas pri la baldaŭa unua oficiala eldono en Esperanto: - ĉu la instalilo estos en Esperanto? - ĉu defaŭlte estos literumada kontrolilo en OOo.org? - ĉu la skriptoj de Bertilo por konverti x-ajn tekstojn al Unikodo (kaj reen) estos aldonitaj al la defaŭlta instalado? Amike, Yves
