Saluton, mi plu-diskutas kun la tradukanto de Firefox pri malfacilaj terminoj. Mi opinias ke li eble pravas pri la traduko de "pixels". Kion vi pensas?
Eduardo diras: bitbilderoj estas por mi ne tiom komprenebla kaj eĉ malĝusta. En mia ekrano ne temas pri bitoj, sed pri punktoj. Ĉiu punkto povas havi tri kolorojn, kaj ĉiu koloro estas reprezentata de okbita valoro. Do, bitbildero estas iom misgvida teknike kaj ne rekonebla por normalaj uzantoj. Krom se "bit" signifas ion alian en tiu kunmetita vorto. Mi proponas uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n en nia traduko de OOo.org. Interalie ReVo kaj Kompleks tradukas ĝin tiel ĉi. Se vi akceptus tion, jen kelkaj tradukoj kiuj devus ankaŭ esti adaptitaj: - bit map = rastrumo (anstataŭ bitbildo) - bitmap font, bitmap pattern, bitmap scaling (momente "bitbildo-skaligado" :-) ) - pixel editor = rastrumera redaktilo (anstataŭ "bitbildera redaktilo") - pixel mode, pixel pattern, pixel size Se vi ne konsentas, necesus forigi "rastrumo" el la jenaj dosieroj: http://www.google.com/search?hl=eo&as_qdr=all&q=%22rastrumo+%22+site%3Ahttp%3A%2F%2Fsvn.ikso.net%2F&btnG=Ser%C4%89u&meta= Amike, Yves
