Cindy McKee:

Fakte, mi reagis samkiel Tim. Mi pensis, "Mi ne scias tion kion aliaj
personoj faras, sed mi foliumas miajn dosierojn", sed se pluraj
Esperantistoj (inter ili Bertilo) ne 'foliumas',

Mi tamen havas nenion kontrau foliumado de dosieroj. Kaj "foliumi"
kaj "esplori" estas tute en ordo por mi.

mi de nun rifuzas nur
foliumi. De nun mi estas esploristo! :)
(Serioze, mi legis: http://reta-vortaro.de/revo/art/foli.html#foli.0umi
difino 2)

Sed mi ja povas foliumi la interreton, ĉu ne?

Kial ne? Temas pri metaforo. La Interreto (nu TTT) konstistas el
amasoj da paghoj, do kvazau libro kun folioj.

Iafoje diversaj vortoj povas bone kunvivi sen interbatali.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to