Saluton,

kadre de la [EMAIL PROTECTED] Komputeko kaj Aktuale.info, mi okupigxas pri
kolektado de informoj pri programoj tradukitaj en Esperanton. Ideo estas en
centra loko disponigi (praktikajn) informojn pri programoj, literumiloj,
konvertiloj k.s. Mi do tre interesigxas pri la progreso de la projekto
OOo-eo.

Bonus unuavice disponigi en la retejo http://eo.openoffice.org beta-version
de la programo. "Nuna stato de la traduklaboro" estas ke ekzistas
beta-versio jam uzebla proprariske.

Duavice tre tre bonus se ni sukcesus finfine liveri definitivan version. Cxu
iu povas resumi la kialojn ne havi gxin gxis nun? (krom manko de tempo)

Amike,

Yves

2008/6/24 Joop Eggen <[EMAIL PROTECTED]>:

> Saluton!
> Jen ĝenerala alvoko, por ne endormiĝi ;).
> Versio 2,4, eble jam 2.5 estas temo.
> Ni iam liveru, kaj publikigu; la HTML-paĝoj estas ja tre malnovaj.
> Kion la aliaj pensas?
> Joop
>
>
>
>      __________________________________________________________
> Gesendet von Yahoo! Mail.
> Dem pfiffigeren Posteingang.
> http://de.overview.mail.yahoo.com
>

Reply via email to