-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
On 27 Jun 2008, at 10:40, Yves Nevelsteen wrote:
Bonus unuavice disponigi en la retejo http://eo.openoffice.org beta-
version
de la programo. "Nuna stato de la traduklaboro" estas ke ekzistas
beta-versio jam uzebla proprariske.
Ĝuste, jes. Donald estas la sola skipano aktuale, kiu havas la rajton
redakti tiujn paĝojn; aliuloj ja rajtas peti la samon, sed oni devas
sendi kriptaĵ-ŝlosilon al Sun por tio.
Donald estas ankoraŭ aktiva en la teamo, do eble estus preta refari
nian hejmpaĝon laŭ la propono, sed se vi, Yves, aŭ iu ajn alia,
ŝatus refari la paĝon kaj sendi ĝin al Donald, tio certe estus
bonvena kontribuo.
Duavice tre tre bonus se ni sukcesus finfine liveri definitivan
version. Cxu
iu povas resumi la kialojn ne havi gxin gxis nun? (krom manko de
tempo)
Nu, jes, unue pro manko de tempo, sed pli precize, estas pluraj
taskoj farotaj:
-- unue, evidente, fintraduki la dosierojn en la svn-deponejo, sed
ĉio nun fariĝas krom iom da helpteksto
-- due, ĝisdatigi tiujn dosierojn laŭ la plej lasta versio de
OOo, ĉar ili nun estas iom malnovaj kaj sendube estos kelkaj
aldonitaj tradukendaĵoj
-- trie, por ke la esperantlingvaj versioj iĝu oficialaj, ni devas
envolviĝi en la projekto "Quality Assurance", eklerni pri la diversaj
testoj kaj testmetodoj, kaj profunde testi nian version. Legu:
http://qa.openoffice.org/ooQAReloaded/Docs/QA-Reloaded-HowToStart.html
http://l10n.openoffice.org/
El tiuj taskoj, la unuan daŭre faras pluraj kontribuantoj. La duan mi
scias fari, sed simple ne trovis la tempon fari nun de longa tempo;
mia kulpo. Bedaŭrinde la tria restas sufiĉe nebula al mi kaj (mi
kredas) al la tuta skipo. Mi jam menciis ĝin plurfoje en la listo kaj
petis eventualajn interesitojn, sed ankoraŭ atendas respondon. Ĉu
vi, ĉu nun? :o)
Salutas
Tim
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.7 (Darwin)
iD8DBQFIZoGL4qQfaYPSZYwRAtpoAJ9iQ9vF1LBru0WdvlcWyjxwx5eb6wCeOA1e
6H7ZEr4z88v+iL4X+z3TSkQ=
=Ztsy
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]