Halo, ni vivas.
Pri 3.0 en Ubunto oni estu pacienca.

Jacob, por klarigi: ni longe laboris en teamo, kaj la tekstaro estis impona. Ni 
ankoraŭ traduku duonon de la helptekstoj, kiuj do ne estas publikigataj. La 
helptekstoj formas duonon de la tekstaro.
Do ni kontinuu.
Ĉi-momente ni "vintrodormas" atendante la teknikan konvertadon por finfine 
publikigi E-o-version. Pro la ekstera helpo proponita, ni ĉiuj (mi pensas) tre 
ĝentile atendas kaj atendas. La tradukado de la helptekstoj tamen povas 
kontinui. Ankaŭ vi estus bonvena: estas subversia deponejo 
(versikontrolsistemo) en kiuj ĉiuj tekstoj en formo de .po-dosieroj restas. En 
OOoEoTerminaro.po la komune decidataj termintradukoj  estas listigataj.

Tim, ĉu meritus entrepreni tiun konvertprocezon mem? Mi ne disponas pri multa 
tempo, sed mi volontas. Tiel ankaŭ la scipovo daŭre troviĝas en la teamo, eĉ 
kun notoj miaj. Dependas de la amplekso. Se vi bonvolus ripeti...




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to