On 16 Oct 2008, at 08:36, Joop Eggen wrote:

Halo, ni vivas.

Ankaŭ mi ankoraŭ ne mortis. :o) Ankaŭ mia intereso pri la projekto tute ne mortis, sed, kiel ĉiam, tempo mankas. (Mi kulpigas la infanojn!)

En OOoEoTerminaro.po la komune decidataj termintradukoj estas listigataj.

Mi dirus, ke tio ne plu estas la plej bona fonto; ĝi ne nepre aktualiĝis kun la cetero de la dosieroj. Pli bone estas uzi http:// komputeko.net

Tim, ĉu meritus entrepreni tiun konvertprocezon mem?

Jes. Jes. Certe.

Mi ne disponas pri multa tempo, sed mi volontas.

"Ne multa" jam estas pli ol "nenia", do jes, bonvolu. Se vi havas demandojn, mi provos helpi el mia memoro. Mia skripto "gxisdatigi_po- ojn" verŝajne helpos al vi, sed notu, ke pli oficiala (kaj verŝajne pli dependinda) samfunkcia skripto ekzistas en la translate-toolkit. Notu ankaŭ, ke la argumentoj listiĝas en malsama ordo en mia skripto ol en la oficiala.

Tiel ankaŭ la scipovo daŭre troviĝas en la teamo, eĉ kun notoj miaj. Dependas de la amplekso. Se vi bonvolus ripeti...

Mi tutkontente transdonus la taskon al iu alia, ĉar jam delonge mi ne havas la tempon priatenti tion.

Mi antaŭĝuas la revigligon de la grupo!


Tim



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to