Saluton,
mi esperas - post tiom da paŭzo - ke mi retrovis la ĝustan dissendoliston.
Antaŭe mi diru, ke ĉio aspektas daŭrigebla, kaj kun rezultoj. Tamen mi faris
iomete, kiun mi volas sciigi al la skipo.
Mi rigardis al version DEV300_m47 kio laŭ mi jam estas 3.1.
Mi eĉ sukcesis ĝisdatigi (nur ĉe mi hejme) version kun la novaj tekstoj. Mi
kunsendas ekranfoton sur kiu vi povas vidi kelkajn statistikojn.
Ĉio ŝajnas relative pozitiva.
Tamen kelkaj fenomenoj, kiujn mi ĝis nun konstatis:
En la tiea Esperantoversio (.sdf) kelkaj tekstoj finiĝas per eksklamsigno, kiel
"Kopii: $1!".La x-konverto ne okazis.Oni nun uzas msgctxt "..." anstataŭ msgid
kun "_: undo.src#STR_DELETE_UNDO.string.text\n" (msgctxt + msgid = unika
ŝlosilo por traduki).Krome al kelkaj "_: ..." tekstoj mankas fina \n kio ŝajnas
eraro formanĝanta la tradukon.
Pro tio mi ne povis plu uzi poEdit, kaj trovis gTranslator kaj precipe Lokalize
adekvataj. Kompreneble oni ankaŭ povus retrokonverti la novan msgctxt.
Mi ankoraŭ ne esploris, kiel resendi la po-dosierojn; mi demandas nun.
Krome ni en nia subversia deponejo devus fari branĉon 2.4 kun la malnovaj
dosieroj.
Krome ni devas kontroli ĉu ĉiu redaktilo plu uzata jam regas msgctxt.
Fine mi ŝatus eltrovi kiel partopreni kiel oficiala, menciata, videbla lingvo.
Joop
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]