On 9 May 2009, at 02:03, Joop Eggen wrote:

mi esperas - post tiom da paŭzo - ke mi retrovis la ĝustan dissendoliston.

Ĝuste, jes, malgraŭ la ĝisnuna manko de respondo.

Antaŭe mi diru, ke ĉio aspektas daŭrigebla, kaj kun rezultoj. Tamen mi faris iomete, kiun mi volas sciigi al la skipo.

Bonege. Daŭrigu, mi petas...  :o)

Mi eĉ sukcesis ĝisdatigi (nur ĉe mi hejme) version kun la novaj tekstoj.

Tre bone. Mi ne scias, ĉu vi malkovris mian skripton:
http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/gxisdatigi_po-ojn
aŭ ĉu entute ĝi nun helpus, sed ne hezitu alŝuti viajn ĝisdatajn dosierojn al la svn-deponejo.

Mi kunsendas ekranfoton sur kiu vi povas vidi kelkajn statistikojn. Ĉio ŝajnas relative pozitiva.

Mi bedaŭrinde ne ricevis la foton, sed mi tre feliĉas, ke ĝi bele aspektas.

Tamen kelkaj fenomenoj, kiujn mi ĝis nun konstatis:
En la tiea Esperantoversio (.sdf) kelkaj tekstoj finiĝas per eksklamsigno, kiel "Kopii: $1!".

Ĉu en .sdf kreita de vi, aŭ ĉu ankoraŭ en la malnova kreita de mi?

La x-konverto ne okazis.

Provu tion:
http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/seniksigi

Oni nun uzas msgctxt "..." anstataŭ msgid kun "_: undo.src#STR_DELETE_UNDO.string.text\n" (msgctxt + msgid = unika ŝlosilo por traduki).

Tre bone. Mi supozas, ke jam ekzistas skriptojn por konverti unu al la alia, verŝajne en la Translate Toolkit:
http://translate.sourceforge.net/wiki/toolkit/features
sed mi ankoraŭ ne kontrolis.

Krome al kelkaj "_: ..." tekstoj mankas fina \n kio ŝajnas eraro formanĝanta la tradukon.

Estas kondiĉo en .po-dosiero, ke fina "\n" devas okazi en ambaŭ msgid kaj msgstr, aŭ en neniu el la du. Se unu havas kaj la alia ne, tio estas eraro.

Tamen pri tio en la "_: ..." linioj, mi ne scias.

Pro tio mi ne povis plu uzi poEdit, kaj trovis gTranslator kaj precipe Lokalize adekvataj. Kompreneble oni ankaŭ povus retrokonverti la novan msgctxt.

Kiel simple Emacs-uzanto, mi ne ŝanĝos miajn kutimojn.  :o)

Mi ankoraŭ ne esploris, kiel resendi la po-dosierojn; mi demandas nun.

Se vi ankoraŭ ne ricevis respondon, mi povas doni al vi tiun de antaŭ kelkaj jaroj. Tiutempe, oni diris al mi, ke mi alŝutu ĝin al iu interreta loko mia, kaj kreu specife priskribitan cimraporton por doni al ili la adreson, kie ili trovu la dosieron. Jen ĝi:
http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=78638
Kopiu min en mesaĝoj pri tio, kaj mi povos aldoni komenton tie por indiki novan adreson vian se vi volas.

Krome ni en nia subversia deponejo devus fari branĉon 2.4 kun la malnovaj dosieroj.

Ĝuste.

Krome ni devas kontroli ĉu ĉiu redaktilo plu uzata jam regas msgctxt.

Ŝajne, ke poEdit ankoraŭ ne povas, sed vi jam menciis du, kiuj funkcias, kaj evidente iu ajn tekstoredaktilo sufiĉus.

Fine mi ŝatus eltrovi kiel partopreni kiel oficiala, menciata, videbla lingvo.

Estas du niveloj de tio. Ni jam estas agnoskitaj kiel unuanivela skipo -- nur post tio ni ekhavis la retejon http://eo.openoffice.org/ -- sed por iĝi duanivela projekto, kiel "granda" lingvo, ni devas fari amason de "quality assurance", kaj bedaŭrinde estas tio, kio malkuraĝigegis min pri la tuta projekto. Mi delonge provis ekkompreni kion ni faru, multe legante ĉi tie:
http://qa.openoffice.org/
sed finfine rezignis pri la tuto. Bonan ŝancon al tiu, kiu reprenas tiun rolon!


Tim



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to