Bonvenon, Marek!
Estas tre gxojige, ke vi trovis vian vojon al OpenOffice.org. Mi kredas ke 
cxiuj el la Esperanto-teamo bonvenigas integrigon de via literumkontrolilon. 
Bedauxrinde mi (malgraux programisto) ne scias ion ajn pri la integrigo de 
literumkontolilo en OOo.
Se neniu pli sperta reagos, bonvolu unue sercxi en la gxenerala retejo de OOo, 
por ekhavi ideon pri la procedo. Poste oni povos kontakti individue kun OOo.

Tipe povus esti ke oni nur devas prepari dosierojn laux OOo-konvencioj, kaj en 
ilia erarsistemo enigi bileton ("ticket") kun FTP-adreso de la dosieroj.

Krom tio estus sence havi aliron al la fontoj de via literumkontrolilo en 
versikontrolsistemo.
Ni uzas subversion cxe ikso.net por la traduklaboro. Tamen por la momento tio 
ne gravas.

Sciigu nin pri viaj eltrovoj.
Joop




      

Reply via email to