Bonvenon Marek !

Se vi ankoraux sercxas vortlistojn vi estas bonvena utiligi
http://apertium.svn.sourceforge.net/viewvc/apertium/trunk/apertium-eo-en/apertium-eo-en.eo.dix.xml?view=log

La permesilo estas GPL, sed la fonto estas tiu de la http://traduku.net (
http://apertium.svn.sourceforge.net/viewvc/apertium/trunk/apertium-eo-en/res/tradukunet.txt?view=log),
kiun mi cetere ricevis de la auxtoro kun libereco uzi por kio ajn, do certe
vi ricevus similan permeson de li por via projekto.

Kore, Jacob


2009/11/17, Marek Blahus <openoff...@blahus.cz>:
>
> Karaj listanoj,
>
> mi ĵus aliĝis al tiu ĉi dissendolisto kaj ŝatus informi vin pri nova
> literumkontrolilo por esperanto uzebla en OpenOffice.org.
>
> Mia nomo estas Marek Blahuš, mi estas 23-jaraĝa aktivulo de la
> esperanto-movado en Ĉeĥio, interalie estrarano de e...@i. Profesie mi estas
> studento de magistra studo en la Fakultato de informadiko ĉe la
> Masaryk-Universitato en Brno. Tie mi ankaŭ en junio 2008 defendis bakalaŭran
> studlaboraĵon kadre de kiu mi kreis prototipon de nova literumkontrolila
> vortaro por esperanto, bazita sur kaj utiliganta la novajn kapablojn de la
> literumkontrolilo Hunspell. Vi povas trovi resumon kaj plenan tekston de tiu
> studlaboraĵo ĉe:
>
> http://is.muni.cz/th/172464/fi_b/?lang=en
>
> Mi jam prezentis ĝin ĉe kelkaj esperantistaj kaj sciencistaj kunvenoj,
> interalie dum la 93-a UK en Roterdamo kaj la 18-a jarkunveno de Gesellschaft
> für Interlinguistik en Berlino.
>
> Originale la literumkontrolilo estis celita kiel parto de la
> gramatikkontrolila projekto "Lingvohelpilo" de e...@i, sed dume ĝi ankaŭ
> parte sendependiĝis. Nuntempe, mi kadre de stipendia programo ĉe la sama
> fakultato daŭrigas tiun projekton. Iu skizo pri tiu daŭrigo estas ĉi tie:
>
> http://nlp.fi.muni.cz/projekty/esperanto_spell_checker/
>
> Konkrete, en la nuna, lasta fazo, la tasko kiun mi al mi donis estas
> klopodi oficialigi mian plibonigitan literumilon kiel parton de
> OpenOffice.org (kies literumkontrola motoro ja nuntempe ankaŭ estas
> Hunspell), tiel ke esperantlingvaj uzantoj povu trovi, elŝuti kaj instali
> ĝin, kaj laŭeble ke ĝi eĉ estu elŝutebla rekte kiel parto de la
> esperantlingva pakaĵo de OpenOffice.org.
>
> Ankaŭ ĉar la tasko "literumkontrolilo por poluri" plu staras kiel farenda
> sur la ĉefpaĝo de la projekto eo.openoffice.org, mi esperas ke mia
> iniciato estos bonvena en ĉi tiu forumo kaj ke mi ricevos la necesan apogon
> de la komunumo por miaj intencoj.
>
> Kompare kun la nuntempe uzata literumkontrolila vortaro de Sergio
> Pokrovskij, la mia estas bazita sur algoritmo kiu helpe de morfologie
> klasita listo de radikoj kaj eksperimente derivitaj reguloj pri
> vortkunmetado rekonas ankaŭ multajn tiajn kunmetaĵojn kiuj estas oftaj en
> esperanto sed nerekonataj de la literumkontrolilo de Pokrovskij. La nova
> literumkontrolilo ankaŭ klopodas pli aktive utiligi la novajn eblecojn de
> Hunspell, dum tiu de Pokrovskij estas bazita ankoraŭ sur la eksiĝinta Ispell
> kaj cetere ne estas plu ĝisdatigata. Cetere Pokrovskij mem respondis al mia
> demando sciigante ke, se li estus faronta novan literumkontrolilon nun, li
> supozeble bazus ĝin ĝuste sur Hunspell. Tre grave por la integrigo en
> OpenOffice.org, ekzistas problemo kun kongruo de la permesiloj por la
> literumilo kaj por OpenOffice.org, pro kio ĝis nun ne eblis liveradi
> literumilon kiel integran parton de la esperantlingva pakaĵo (anstataŭe ĝi
> estis elŝutenda aparte). Mia literumilo baziĝas sur la kapvortoj de PIV
> (kiuj estas pluuzeblaj laŭ libera permesilo) kaj la cetero estas mia laboro,
> tiel ke la kondiĉoj devus ekzisti por ebligi aŭtomatan distribuadon de la
> literumkontrolilo rekte kun la programpakaĵo.
>
> Nuntempe mi ankoraŭ estas kontaktiĝanta kun la administrantoj de la
> projekto eo.openoffice.org, sed mi opiniis inda jam nun informi vin pri
> tiu ĉi mia klopodo. Espereble jam tre baldaŭ mi sukcesos instali ilon per
> kiu eblos raportadi cimojn kaj plibonigajn proponojn pri la literumilo, kaj
> tiam mi ankaŭ disponigos ĝin en taŭga formo por testado. Mi tre esperas ke
> precipe inter vi, la membroj de tiu ĉi dissendolisto, mi tiam trovos
> bonvolemajn testantojn kiuj kontribuos al evoluo de tiu nova libera
> literumkontrolilo por esperanto.
>
> Sincere,
> Marek Blahuš (Ĉeĥio)
>
> ---------------------------------------------------------------------
> To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
> For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
>
>


-- 
Jacob Nordfalk
एस्पेरान्तो के हो?  http://www.esperanto.org.np/.
Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/

Reply via email to