On 16 Dec 2009, at 12:56, Joop Eggen wrote:
Mi pensis pri "skalilo" asocie al rulumskalo (scrollbar), sed tradukis laŭ komputeko per "ŝovilo" (uzata en KDE): [en] slider, [nl] schuifregelaar, [de] Schieberegler, [fr] curseur.
El la du terminoj, mi preferas "ŝovilon", ĉar "slider" povas utili por pli diversaj aferoj ol nur skaligo.
Versio 3.2 estos publikigata iam en januaro. Do mi ne havas grandan esperon rondigi la helpon, tamen ĝia traduko progresas. Mi esperas ke estas en ordo inkluzivi la helpon, ĉu?
Jes, certe. La plimulto nun estas tradukita, do eventuala helpserĉanto plej verŝajne trovos helpon en la ĝusta lingvo. Ne utilas forigi ĉion pro manko de malgranda parto.
Mi memoras nebule ke antaŭe oni argumentis, ke duontraduko aspektas tro fuŝa.
Se nur malgranda kvanto estas tradukita, jes, tio aspektas iom fuŝa (kaj mi ne ŝatus, ke tuj evidentaj partoj de la interfaco restu netradukitaj). Tamen, se la granda plimulto estas tradukita, kaj ĉiuj ĉiutagaj, tuj-videblaj partoj estas bone faritaj, do kelkaj mankoj en la helpteksto — kion multaj uzas nur tre malofte — estas tute en ordo, laŭ mi.
Tamen sen granda aktiveco, pli granda teamo, ni eĉ perdus la impeton se ni ne publikigas ankaŭ la helpon. Kiaj estas la opinioj?
Mi taksas la aktualan laboradon tre kontentiga, kaj mi tre ŝatus vidi publikigitan, facile troveblan kaj elŝuteblan E-lingvan version k.e.p. baldaŭ. (Se estus kelkaj test-versioj antaŭe, por trovi la plej evidentaj eraroj, tio multe helpus!)
Do jen mia opinio. Ne hezitu konsenti aŭ malkonsenti, laŭ via plaĉo! Tim --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [email protected] For additional commands, e-mail: [email protected]
